Kongreso de Franca Parlamento

Kongreso de Franca Parlamento
parlamento
leĝdona povo Redakti la valoron en Wikidata
Lando(j) Francio vd
vdr

La Kongreso de Parlamento estas, en Francio, kunveno de la du ĉambroj de la Parlamento, la Nacia Asembleo (malsupra ĉambro) kaj Senato (supra ĉambro). Tiuj kunvenoj celas voĉdonon pri la konstitucio, aŭskulton de deklaro de la prezidento, kaj permeson por aliĝo de ŝtato al Eŭropa Unio.

Sub la Tria kaj Kvara Respubliko, eĉ se la termino « Kongreso » ne estis uzata, kunveno de la duĉambroj en Versajlo utilis por elekti la prezidenton. De konstitucia revizio de la 23-a de februaro 2007, la du ĉambroj povas kunveni ankaŭ por eksigi la prezidenton, sed la termino uzata en tiu kazo estas « Alta Kortumo » kaj ne « Kongreso ».

Kiam okazas kongreso de Parlamento, la du ĉambroj eliras el Parizo (respektive Palais Bourbon kaj Palais du Luxembourg) kaj kunvenas en kastelo de Versajlo, en la Kongresĉambro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search